Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Homero kaj Osiano

Ho kie vi estas, helenoj kaj keltoj,
jam vi malaperis, kiele
du urboj, dronintaj
en akvo de maro profunda.
Nur pinto de turoj elstaras el akvo,
du pintoj de turo: Homer', Osian'.

Almozulo Homer',
reĝid' Osiano, ho kia kontrasto!
sed ili je tio similis,
ke ambaŭ estis blindaj.
Ĉu eble la vidon
flagrad' de animo ilia,
brilego de gloro ilia forprenis?

Ho, grandaj spiritoj, se ili sorĉmane
ektuŝas la kordon liutan,
jen, kiel la vorto de Dio,
por ni ili mondon elkreas
mirinde belegan,
mirinde gigantan.

Ho aŭdu Homeron!
Jen estas ĉe li la ĉielo
eterna rideto de ĝojo kvieta,
de kie purpur' de mateno,
tagmezaj radioj el oro
kun mildo afabla surfluas
la blondan ondaron de l' maro
kaj en ĝi la verdajn insulojn,
sur kiuj la dioj miksiĝas feliĉe
kun gento de homoj,
por ludi volupte vin, amo belega.

Kaj vidu nun, jen Osian'!
Ĉe norda mareg', en eterna nebulo,
sur roko sovaĝa, kun hurlo de ventoj
vetkrias li kanton en nokto ĥaosa,
kaj levas sin luno
sangruĝe, simile
al sun' subiranta,
kaj kovras per lumo frostiga l' arbaron,
tia kiu en grupoj
vagadas la tristaj fantomoj:
herooj falintaj
en kamp' de batalo.

Ho, ĉie brilego,
ho, ĉie florado
en kant' via praalmozulo Homer',
ho, ĉie tenebro,
ho, ĉie dezert'
en kant' via, ido de reĝ', Osian'!

Ho kantu plu, kantu senĉese,
ho frapu liuton, la dian liuton,
Homer', Osian'!
Forpasas la centoj
kaj miloj da jaroj, kaj ĉion
dispremas per pland' senindulga,
sed sanktaj vi estas al ili.
Sur ĉion la flavon de mort' ili spiras,
nur krono de kap' via griza plu verdos.